Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO
organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo:
Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el
interorganiza junulara kunlaboro?
La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo
2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). La programo enhavas
interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de
junaj asocioj, kaj pri efikaj manieroj organizi junularon uzante la temon
de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado. Partoprenantoj lernos
praktikajn metodojn de interkulturaj aktivecoj kaj la uzon de variaj iloj
de la Konsilio de Europo. Krome, partoprenantoj plibonigos siajn gvidadajn
lertojn. Ni ankaŭ vizitos la centran sidejon de ZHP (Pola Skolta Asocio)
por diskuti ilian sperton en internacia kunlaboro kaj la potenciala uzado
de la internacia lingvo. Krome ni vizitos la lokan grupon de esperantistoj.
Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj esperanstistojn kiuj
simpatias kun la skolta movado. La ĉefa kriterio estas klara intereso pri
la temo de diverseco kaj egalrajteco en internacia kunlaboro kaj potenciala
konribuo al la programo.
Danke al la subvencio de la Eŭropa Junulara Fonduso ni povas inviti 30
partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj kontribuante al la
vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas nur 70 eŭroj (por eŭropanoj) aŭ 100
eŭroj (por ne-eŭropanoj) por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro
de lokoj ni devos selekti partoprenantojn uzante kriteriojn sur la
aliĝilo, kiuj certigas la balancon de nacieco kaj sekso, kaj la
potencialan kontribuon al la programo. La limdato por aliĝi estas la 15-a
de marto 2011. Frua aliĝo estas rekomendata.
Pliaj informoj inkluzive de la programo, la kritetioj kaj la aliĝilo
haveblas ĉe: http://www.esperanto.org/skolta
aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com
.
Se Vi konas geskoltojn en Via loka urbo, tio estas granda oportuno por
prezenti Esperanton kaj inviti lokajn geskoltojn por partopreni la
trejnseminarion. Al tiuj, kiuj deziras partopreni, ni ofertos
Esperanto-fulmkurson (retan/per Skajpo), por provizi ilin per la bazaj
Esperanto-komprenkapabloj kaj ebligi senperan komunikadon.